"La eta princo: ĉapitro 1" p. 5/6

La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj malfermitaj ne, kaj prefere interesu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara o, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn.
Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilas al mi. Mi scipovis unuvide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraras nokte.