Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis ĉe granduloj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarivida, mi iam provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konseris. Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiame oni respondadis al mi: "Ĝi estas ĉapelo."
Tiam mi nur parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties komprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.